Historia romano

Historia romano estas rakonta subĝenro ekinta dum la Romantisma epoko komence de la 19-a jarcento, sed tre vigla dum la tuta 20-a jarcento. Laŭ Georgo Lukács historia romano estas tiu, kiu celas proponi verecan version de historia epoko preferinde malproksima tiele ke ŝajnu reala mondospegulo kaj kutima imago de moroj kaj idearo. En tiu tipo de romanoj uzindas vera faktaro kvankam la ĉefroluloj estu fikciaj.

Pro tio la historia romano petas de la aŭtoro dokumentan kaj konan sciigon, ĉar alimaniere la romano iĝus aventura romano, alia tipo kie historio estas nur preteksto por agado. Tio okazas ekzemple en la plej granda parto de la romanaro de Aleksandro Dumas. Aliflanke distingeblas ankaŭ la historia romano de la romaneska historio, preskaŭ eseeca kie la historio superregas klare la fikcian faktaron, kio okazas ekzemple en Hernán Pérez del Pulgar, el de las Hazañas, de Francisco Martínez de la Rosa.

Ĉi tiu literatura ĝenro estis akceptita en la 19a jarcento. Famaj verkistoj en la historiaj romanoj: Walter Scott, Alexander Dumas, Raphael Sabatini kaj James A. Michener. En la unua duono de la 20-a jarcento la ĝenro reviviĝis, Kaj inkluzivis romanojn de verkistoj kiel Lion Feuchtwanger per La judo Ziss, La trilogio Josefo, Leo Perutz per La tria pilko, La markizo de Bolivar, La sveda rajdanto kaj Alfred Dublin per Wallenstein.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search